Temas pri sferoj super rivero Arno

Beatrico elpensis Danton: ŝi elektis la junulon kaj ekuzis sian tutan arton de allogo. Ilian rendevuon konturis la distanco de du personoj, kiuj diskrete sin reciproke observas de hipoteza momento —sur la ponto Sankta Triunuo— ĝis tempa punkto, kie la fikcio riskas perdi la ĉarmon de la intrigo, sur kiu ĝi stariĝis post plurjara elvokado. Tiun ĉi dramon Danto turnis en apenaŭ homan komedion. Kaj Beatrico neniam kapablis distingi aŭ diveni la die anĝelan sencon de sia infana malboneco.

Fundación Esperanto